| <!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN"> |
| <html> |
| <head> |
| <title>Utiligado de OOo</title> |
| <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"> |
| </head> |
| <body> |
| <img alt="OpenOffice.org Esperanto" src="ooeologo5.png" height="131" width="418" /> |
| <div> |
| <h2>Ĝeneralaj aferoj pri la Utiligado de OpenOffice.org</h2> |
| <p>Se vi ne vidas la respondon al via demando ĉi tie, ne hezitu <a |
| href="mailto:timsk@openoffice.org">skribi |
| al la skipo</a> kaj ni |
| provos respondi. Se via demando eventuale interesas aliajn uzantojn, ni |
| aldonos ĝin al niaj paĝoj.</p> |
| |
| <dl> <!-- Komenco de demandoj kaj respondoj. --> |
| |
| <dt><a name="dem01">1. Ĉu oni laŭleĝe rajtas uzi la binarajn programojn de OpenOffice.org por komerca uzado?</a></dt> |
| <dd>Jes. Oni rajtas uzi la programojn komerce. Bonvolu legi nian paĝon <a href="pri-elsxutoj.html">pri elŝutoj</a>. |
| Aliflanke, se interesas vin komerca uzado de StarOffice, bonvolu legi <a href="http://wwws.sun.com/software/star/staroffice/">ĉi tiun paĝon.</a></dd> |
| |
| <dt><a name="dem02">2. Kiaj estas la diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org?</a></dt> |
| <dd><p>La diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org estas duspecaj:</p> |
| <p>A. Diferencoj inter StarOffice 5,2 kaj la estonto de StarOffice.</p> |
| <p>La fonta programaro signife ŝanĝiĝis de post la publikigo de versio 5,2. Ekzemplaj ŝanĝoj estas:</p> |
| <ul> |
| <li>Forigi la integritan labortablon</li> |
| <li>Komponentigi la verkadon, kalkultabelojn kaj grafikajn modulojn</li> |
| <li>Forigi retpoŝtilon, kalendaron kaj vicigilon</li> |
| <li>Forigi la foliumilon</li> |
| <li>Adopti la dosierformaton XML (etendebla markolingvo)</li> |
| <li>Plibonigi la filtrilojn por dosieroj mikrosoftaj</li> |
| <li>Pli bone funkcii per aziaj lingvoj (precipe la ĉina, japana kaj korea lingvoj)</li> |
| </ul> |
| |
| <p>Ĉiujn tiujn ŝanĝojn decidis Sun Microsystems antaŭ la publikigo de fonta programaro al la komunumo.</p> |
| |
| <p>B. Diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org</p> |
| <p>La fonta programaro ĉe OpenOffice ne konsistas el ĉiuj programoj de StarOffice. Pleje la kialo estas ke |
| Sun pagas por permeso utiligi programojn el aliaj kompanioj en StarOffice, kaj ne havas permeson disponigi ilin al OpenOffice.org. |
| El tiuj aferoj, kiuj enestas en StarOffice sed ne haveblas al OpenOffice.org ekzemplas:</p> |
| <ul> |
| <li>Iuj tiparoj (inklude, precipe, aziajn tiparojn)</li> |
| <li>Datumbaza komponanto (Adabas D)</li> |
| <li>Iuj ŝablonoj</li> |
| <li>Ampleksa bildeta galerio</li> |
| <li>Iuj ordigaj funkcioj (aziaj versioj)</li> |
| <li>Iuj dosierfiltriloj</li> |
| </ul> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem03">3. Mi havas malnovan version de StarOffice. Kiel mi povas promocii ĝin al la nova versio de OpenOfice.org?</a></dt> |
| <dd>OpenOffice.org kaj StarOffice havas malsamajn funkciojn. Ne eblas rekte promocii de unu al la alia.</dd> |
| |
| <dt><a name="dem04">4. Per kiaj komputiloj povas funkcii la programaro OpenOffice.org?</a></dt> |
| <dd>El la retejo de OpenOffice vi povas akiri la programaron por kaj jenaj platformoj: |
| <ul> |
| <li>Linux</li> |
| <li>MacOS X</li> |
| <li>Microsoft Windows</li> |
| <li>Solaris (Intel)</li> |
| <li>Solaris (Sparc)</li> |
| </ul> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem05">5. Kiajn komputilarojn bezonas OpenOffice.org por funkcii?</a></dt> |
| <dd>Sufiĉas Pentium 133 MHz kun 32 MB RAM kaj MS Windows 98SE (aŭ pli nova versio) kaj ĝi bone funkcias. Tamen, oni rekomendas |
| 64 MB por pli rapida funkciado. Linuksa sistemo kun peza fenestromastrumilo (ekzemple Gnome aŭ KDE) bezonas almenaŭ 64 MB RAM |
| por funkcii kontentige.</dd> |
| |
| <dt><a name="dem06">6. Kiel mi instalu la programaron OpenOffice.org?</a></dt> |
| <dd><p>Se via uzas Linukson, plej probable ĝi jam estas instalita, do kontrolu tion unue.</p> |
| <p>Diversaj prikomputilaj gazetoj disponigas ĝin per kompaktaj diskoj por legantoj.</p> |
| <p>Se vi estas elŝutinta la binaran dosieron el OpenOffice.org, ĝi povas esti en formato ZIP, TAR aŭ EXE.</p> |
| <ol> |
| <li>Se la dosiero havas formaton ZIP aŭ TAR, malpaku ĝin en portempan dosierujon per taŭga programo, ekzemple WinZip, aŭ Pkzip, |
| aŭ (por Linukso) Konqueror, Nautilus, aŭ tar, kaj reprovu. Se la formato estas EXE, duoble klaku la dosieron por malpaki ĝin.</li> |
| <li>Duoble klaku la bildsimbolon "Install" kiu troviĝas en la instala dosierujo, aŭ duoble klaku la dosieron nomitan "setup.exe". |
| La instala dialogo komenciĝos kaj gvidos vin je paŝo post paŝo tra la instala procedo.</li> |
| </ol> |
| <!-- |
| <p>Por pluaj demandoj pri instalado, vizitu la <a href="instali">instalan demandaron</a>.</p> |
| --> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem07">7. Kie mi povas akiri novajn ĝisdatigajn versiojn?</a></dt> |
| <dd>OpenOffice ankoraŭ progresas. Ĝisdatigaj versioj oftas. Kelkaj novaj versioj, ĝisdatigoj, troveblas en la elŝuta sekcio de la retejo de |
| OpenOffice.org. Ankaŭ legu nian paĝon <a href="pri-elsxutoj">pri elŝutoj</a>.</dd> |
| |
| <dt><a name="dem08">8. Kiel mi povas promocii mian version de OpenOffice.org al pli nova versio?</a></dt> |
| <dd><p>Oni rekomendas ke oni malinstalu la malnovan version antaŭ ol instali la novan. En MS Windows oni povas atingi tion utiligante |
| la programon "Setup" en la komenca menuo (Start) kaj elektante malmuntadon ("Uninstall").</p> |
| <p>Oni povas anstataŭe kopii kaj renomi la ĉefan dosierujon de OpenOffice.org, se oni preferas konservi dosierojn en ĝi. Se oni provas |
| instali novan version super malnova en sistemo de MS Windows, ĝi eble eraros dum la instalado.</p> |
| <p>Ĉe Linukso estas facile ĝisdatigi vian instalaĵon per via pakaĵmastrumilo, ekzemple yum (Fedora), urpmi (Mandrake), Synaptic aŭ apt (Ubuntu) aŭ aliaj.</p> |
| </dd> |
| |
| |
| <dt><a name="dem12">12. Ĉu la formatoj de dosieroj de OpenOffice.org kongruas kun tiuj de MS Office kaj StarOffice?</a></dt> |
| <dd><p>La aplikaĵoj de OpenOffice.org kapablas malfermi kaj konservi dokumentojn en la formatoj de MS Office (ek de versio 6,0) |
| kaj de StarOffice. OpenOffice.org havas propran (XML) formaton, sed vi povas konverti viajn dukumentojn kaj ŝablonojn de StarOffice en |
| la formaton de OOo per la Aŭtomata Piloto por Konverti Dokumenton.</p> |
| <p>Ankaŭ eblas konservi dosierojn en aliaj formatoj, ekzemple: html, pdf, rtf, txt, csv, dif, dbf.</p> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem13">13. Mi elŝutis dosieron de OpenOffice.org, sed kiam mi provis malfermi ĝin, ĝi postulas ke mi elektu filtrilon. Kiel mi |
| malfermu tiun dosieron?</a></dt> |
| <dd>Tiu dosiero eble estas densigita. Malpaku ĝin, per taŭga programo, ekzemple (por MS Windows) WinZip, aŭ Pkzip, aŭ (por Linukso) Konqueror, Nautilus, |
| aŭ tar, kaj reprovu.</dd> |
| |
| <dt><a name="dem14">14. Mi havas problemon pri la bildsimboloj en la ilbreto "command and functions", kiuj aperas malĝuste. Mi vidas iajn |
| desegnaĉojn anstataŭ la bildetojn. Kiel mi reparu la problemon?</a></dt> |
| <dd><p>Tiu problemo eble devenas el du fontoj:</p> |
| <p>1. Se ĉiam la samaj bildetoj estas malĝustaj, la bildaj dosieroj estas koruptitaj dum instalado (aŭ poste dum uzado). Ni sugestas ke:</p> |
| <ul> |
| <li>Vi uzu la specialan funkcion en la stariga (Setup) programo, troviĝanta, ĉe MS Windows, en la grupo "OpenOffice.org" en la menuo "Start", |
| aŭ, por Linux, uzu la starigan skripton en la instala dosierujo de OpenOffice.org.</li> |
| <li>Pli drasta rimedo estas konservi kopiojn de viaj personaj dosieroj, malinstali la programaron kaj poste reinstali ĝin. Ni rekomendas tion nur |
| kiel lastan rimedon. |
| </ul> |
| |
| <p>2. Se la difektaj bildetoj varias de unu laborsesio al alia, aŭ se ili revenas (ĝuste montritaj) kiam vi pasigas la muson super la bildeto - kaj se |
| tiaj difektoj estas videblaj ene de dokumentoj (precipe desegnilaj) - eble kulpas la pelilo de via grafika cirkvito. Tiukaze:</p> |
| <ul> |
| <li>Unue premu la jenajn klavojn en via OOo-apilkaĵo: CTRL+Shift+R. La ekrano estos remontrita kaj la malpli kritaj problemoj devus esti |
| ĝustigitaj.</li> |
| <li>Se la antaŭa paŝo ne sukcesas por vi, provu ŝanĝi la agordojn por via grafika distingivo aŭ kolora profundeco.</li> |
| <li>Malŝaltu 'Use OpenGL' ĉe Tools, Options, General, Other. Cirkvitoj kun konataj problemoj estas: ATI, Matrox, S3 Virge... Klarigo: supozu |
| ke la normo enhavas 150 funkciojn. La plejmulto de la cirkvitoj realigas la unuajn dek. Bedaŭrinde OOo iam bezonas la 142an...</li> |
| </ul> |
| <p>Se la problemo restas, la lasta rimedo, kiun ni rekomendas, estas serĉi pli ĝisdatan pelilon por via grafika cirkvito.</p> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem15">15. Kial la helpsistemo de OOo ne ĝuste funkcias?</a></dt> |
| <dd>Tiu ne plu estas problemo ĉe la pli novaj versioj de OOo. Bonvolu elŝuti pli novan version de OpenOffice.org.</dd> |
| |
| <dt><a name="dem16">16. Mi ĵus instalis la programaron OOo, kaj mi ne plu povas malfermi DOC-dosierojn per MS Word! Kio okazis?</a></dt> |
| <dd><p>Kiam oni instalas OpenOffice.org, ĝi demandas ĉu oni volas asocii dosierojn de MS Office kun OpenOffice. Por ne fari tion oni devas |
| malselekti la tiuteman agordon antaŭ ol daŭrigi.</p> |
| <p>Farinte tiun asocion, tamen, estas kelkaj metodoj por ŝanĝi la asocion.</p> |
| <ul> |
| <li>Serĉu la atributon por dosiertipoj. Ĝi devus esti en la menuo por iloj (tools) aŭ dosierujoj (folders) en unu el la fenestroj en My Computer |
| (MS Windows). Tiam forigu la asocion por doc, xls kaj aliaj dosiertipoj, kiun vi ne volas asocii kun la programaro OpenOffice.org.</li> |
| <li>Kiam vi klakas sur dosiero de tiu tipo (ekzemple doc aŭ xls), ĝi demandos al vi, kiu programo malfermu ĝin. Klaku sur Word, Excel aŭ tiu, |
| kiun vi volas uzi. Vi ankaŭ havos la elekton ĉiam uzi tiun programon por malfermi tiun dosiertipon.</li> |
| </ul> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem17">17. La listo de laste malfermitaj dosieroj estas tro mallonga. Mi bezonas pli ol kvar listerojn. Kiel fari tion?</a></dt> |
| <dd><p>La plej facila metodo plilongigi la liston estas per makroo. Ekzemple, <a href="http://www.ooomacros.org/user.php#100070">Recent |
| Files List Changer Macro</a></p> |
| <p>Se uzi makroon ne estas konvene aŭ vi simple volas fosi en la funkciojn de OOo, jen kiel:</p> |
| <ol> |
| <li>Vi bezonas modifi konfiguran dosieron. Antaŭ ol fari tion, fermu ĉiujn fenestrojn de OOo, kaj certigu vin ke la rapida startigilo (Quick Starter) |
| ankaŭ estas fermita.</li> |
| <li>Serĉu la dosieron "...\user\registry\data\org\openoffice\Office\Common.xcu". Se vi trovas pli ol unu dosieron nomitan "Common.xcu", |
| certigu vin ke ĝi troviĝas en la menciita loko.</li> |
| <li>En tiu dosiero serĉu la linion: <br /> |
| <code><node oor:name="History"><br></code></li> |
| <li>Tuj post tiu linio, enmetu la jenajn liniojn:<br /> |
| <code><prop oor:name="PickListSize" oor:type="xs:int"><br /> |
| <value>10</value><br /> |
| </prop></code></li> |
| <li>Konservu ĝin.</li> |
| </ol> |
| <p>Kiam vi malfermas kaj fermas la sekvantan dosieron en OOo, la listo de antaŭaj dosieroj kreskos je unu plia linio. Ĝia maksimuma nombro |
| estos la valoro, kiun vi elektis; en la ekzemplo ĝi estas 10.</p> |
| </dd> |
| |
| <dt><a name="dem18">18. Kiaj estas la diferencoj inter 'Add-Ons', 'Add-Ins' kaj 'Plugins' rilate al OpenOffice.org?</a></dt> |
| <dd> |
| <ul> |
| <li>'Add-Ons' (aldonaĵoj) estas komponantoj integritaj en la GUI de OOo.</li> |
| <li>'Add-Ins' (enmetaĵoj) estas komponantoj ebligantaj formulojn en Calc (Kalkulilo).</li> |
| <li>'Plugins' (kromaĵoj) estas tiaj, kiaj la samnomaj iloj en retfoliumilo.</li> |
| </ul> |
| </dd> |
| </dl> |
| |
| </div> |
| <p class="center">Skribu al <a href="mailto:timsk@openoffice.org">La Esperantiga Skipo</a></p> |
| </body> |
| </html> |