blob: 3623b5b172bd5f47353010f7b4c8f57b41ed9eda [file] [log] [blame]
<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN">
<html>
<head>
<title>Respondaro pri OpenOffice.org</title>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8" />
<link rel="stylesheet" type="text/css" href="eoinfo.css" />
<link rel="stylesheet" type="text/css" href="eomenu.css" />
</head>
<body>
<img alt="OpenOffice.org Esperanto" src="ooeologo5.png" height="131" width="418" />
<div>
<h2>Respondaro pri OpenOffice.org</h2>
<dl>
<dt><a name="dem01">1. Kio estas OpenOffice.org?</a></dt>
<dd><a href="http://www.openoffice.org">OpenOffice.org</a>
estas la projekto por verki plur-platforman, liberan programaron nomita
<cite>OpenOffice.org</cite>. Ĝi konsistas el verkilo,
tabelkalkulilo, kaj prezentilo, kiuj havas programbazon similan al tiu
de <cite>StarOffice</cite> de Sun Microsystems. OOo, kiel ĝi estas
konata, estas alternativo al kostaj programaroj, ekzemple <cite>Microsoft
Office</cite>. OOo povas funkcii per Vindozo, Linukso, Makintoŝo OS X,
LiberaBSD kaj <cite>Solaris</cite>.</dd>
<dt><a name="dem02">2. Kion sistemo bezonas por funkciigi la
programaron OpenOffice.org?</a></dt>
<dd>Ĝenerale ĝi bezonas 64 ĝis 128 MB da ĉefmemoro, minimume 32
MB por Vindozo aŭ Linukso. Oni konsideras ke 64 KB estas minimuma ĉar
pli da ĉefmemoro plirapidigas starton kaj funkciadon. Ĉe Vindozo kaj
Linukso, inter 115 kaj 240 MB da diskospaco estas bezonata, dum ĉe
Makintoŝo 450 MB estas bezonata.</dd>
<dt><a name="dem03">3. Kiel OpenOffice.org diferencas de
StarOffice?</a></dt>
<dd>
<p>OpenOffice.org estas projekto kun libera programaro. Tio
signifas ke oni provizas ĝin laŭ tre grandanimaj licencoj (LGPL kaj
SISSL - pli poste).</p>
<p>Oni rajtas libere kunmeti la programaron OpenOffice.org
kaj distribui ĝin kiel la propran, kaj vendi ĝin por gajni monon. Tia
distribuaĵo estas StarOffice, de Sun Microsystems.</p>
<p>Tial, OpenOffice.org kaj StarOffice havas la samajn
kernajn aplikaĵojn, escepte ke al OpenOffice.org mankas iuj signaroj
(ekzemple aziaj signaroj kaj kelkaj por pli bona akordado kun dosieroj
de Microsoft), datumbazo (AdabasD), kelkaj dosierofiltriloj, ŝablonoj
kaj kolekto de bildetoj, kaj iaj ordigadofunkcioj. Tamen, la plejmulto
de la mankoj estas anstataŭigeblaj per aplikaĵoj de triaj partioj.</p>
<p>OpenOffice.org havas preskaŭ plenkapablan galerion (ek de
versio 1.1Beta2), kaj Impress ankaŭ ekinkluzivis du ŝablonojn ek de tiu
versio. La oficiala dokumentaro enhavas utilan liston.</p>
</dd>
<dt><a name="dem04">4. Kiu estas la nuna versio de
OpenOffice.org?</a></dt>
<dd>
<p>La nuna eldono estas 1.1.4. Tiu estas havebla por
platformoj Linukso, Solaris kaj Vindozo. Por Makintoŝo OS X la plej
lasta eldono estas 1.1.2</p>
<p>OOo ne funkcias per Makintoŝo OS 9 (Classic).</p>
<p>Meze de 2005 version 2.0 estu havebla.</p>
</dd>
<dt><a name="dem05">5. Kiel akiri OpenOffice.org en Esperanto
aŭ alia lingvo krom la angla?</a></dt>
<dd>
<p>La esperanta eldono estas ankoraŭ nehavebla. Teamo da
volontuloj tradukas kaj pretigas ĝin kaj ili intencas fini ĝin en la
frua parto de 2005.</p>
<p>Nia paĝo pri <a href="./pri-elsxutoj.html">kiel elŝuti</a>
havas ligon al la paĝo pri eldonoj. Ĝi listigas la lingvojn en kiu OOo
estas jam havebla. Novaj asimilaĵoj (tradukaĵoj) konstante aperas. Por
plua (anglalingva) informo vidu <a href="http://l10n.openoffice.org">
asimilaĵojn</a>.</p>
</dd>
<dt><a name="dem06">6. Laŭ kiu licenco estas OpenOffice.org
havebla?</a></dt>
<dd>
<p>OpenOffice.org estas liberigita de Sun Microsystems, kiu
donis la fontoprogramojn de StarOffice laŭ la <cite>Lesser General
Public License</cite> de GNU (LPGL) [minora ĝenerala publika licenco]
kaj ankaŭ laŭ la <cite>Sun Industry Standards Source License</cite>
(SISSL) [licenco de fonto por industriskalaj normoj].</p>
<p>Tio signifas ke OOo estas uzebla libere, eĉ por komerca
uzado. Redistribui ĝin ankaŭ estas permesita laŭ la licencado. Plua
informo pri la licencoj estas en la demandaro pri licencoj ĉe la <a
href="http://openoffice.org">retejo de OOo</a>.</p>
</dd>
<dt><a name="dem07">7. Kia estas la formato de OpenOffice.org?</a></dt>
<dd>Ĉiuj aplikaĵoj de OOo utiligas formatojn bazitajn sur XML
(etendebla markolingvo). Ĉiuj aplikaĵoj (krom Math) uzas la saman
formaton laŭ la <a
href="http://xml.openoffice.org/xml_specification.pdf">difino</a>. La
komponanto Math uzas la saman formaton, sed uzas <a
href="http://www.w3c.org/Math/">MathML</a> interne de la pakaĵo. La
enhavo de dokumento estas pakita laŭ formato ZIP. Se vi malfermas
dokumenton de OOo per zipilo vi vidos dosierojn por la teksto, por
bildoj ktp kaj por listigi la enhavon (content.xml).</dd>
<dt><a name="dem08">8. Kiaj normoj ekzistas por la formato de
OpenOffice.org?</a></dt>
<dd><p>La formato de OOo estas aprobita de OASIS. En septembro
2004 Sun Microsystems proponis doni la difinon al ISO por ties konsidero.
OASIS kaj ISO favoris tiun proponon, kaj submetis ĝin al la kutimaj procedoj.</p>
<p>Je 1a majo 2005 la specifaĵo
<em>Open Document Format for Office Applications (OpenDocument) v1.0</em>
[Libera dokumenta formato por oficejaj aplikoj (OpenDocument), versio 1,0]
estas aprobita kiel normo de OASIS.
La specifaĵo <em>OpenDocument v1.0</em> estas havebla en formato PDF ĉe
<a href="http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12572/OpenDocument-v1.0-os.pdf">http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12572/OpenDocument-v1.0-os.pdf</a>
kaj en la formato de OpenOffice.org ĉe
<a href="http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12573/OpenDocument-v1.0-os.sxw">http://www.oasis-open.org/committees/download.php/12573/OpenDocument-v1.0-os.sxw</a>.
</p>
</dd>
<dt><a name="dem09">9. Mi spertas problemojn presi
dokumentojn en formato PDF. Kion fari?</a></dt>
<dd>Bonvolu legi la <a
href="http://www.openoffice.org/FAQs/fontguide.html">bonegan gvidilon
de Christof Pintaske</a></dd>
<dt><a name="dem10">10. Ĉu oni povas en OpenOffice.org utiligi
dosierojn el MS Access?</a></dt>
<dd>Jes. Estas facile, precipe se vi sekvas la metodon de John
McCreesh. Vidu lian <a
href="http://www.openoffice.org/FAQs/ms-access/ms-access.html">gvidilon</a>.</dd>
<dt><a name="dem11">11. Ĉu haveblas libroj por helpi uzulojn
pri la uzado de OpenOffice.org?</a></dt>
<dd>
<p>Jes, la retejo <a
href="http://www.taming-openoffice-org.com/">Taming OpenOffice.org</a>
havas ligojn al kelkaj verkoj en la angla lingvo, ekzemple:</p>
<p>GetOpenOffice.org estas bonega libro por komencantoj - The
OpenOffice.org 1.0 Resource Kit.</p>
<p>OpenOffice.org Clue Sheets - Gvidiloj po du paĝoj por ĉiu
aplikaĵo; tre utilaj. Recenzo ekzistas.</p>
<p>OpenOffice.org Writer: The Free Alternative to Microsoft
Word, Jean Hollis Weber, 2004 O'Reilly Community Press, ISBN 0596008260</p>
<p>OOoSwitch: 501 Things You Wanted to Know about Switching
to OpenOffice.org - de Tamar E. Granor, Hentzenwerke, 2003, ISBN
1930919360, relative nova informilo pri kiel ŝanĝi al OpenOffice.org.</p>
</dd>
<dt><a name="dem12">12. Kiel nomi ĝin ĝuste?</a></dt>
<dd>Iom pedante, oni devus nomi ĝin "OpenOffice.org", kaj ne
simple "OpenOffice". OO kaj OOo estas oftaj mallongigoj, precipe en
retmesaĝoj.</dd>
<dt><a name="dem13">13. Kiel mi povas helpi al OpenOffice.org?</a></dt>
<dd>
<p>Aliĝu kiel membro de OpenOffice.org, aŭ de la Esperantiga
Skipo, kaj tiam faru unu aŭ pli el la jenaj:</p>
<p>Legu la <a
href="http://www.kegel.com/openoffice/triage.html">retejon de OOo</a>
ĉe "OpenOffice.org Needs YOU!"</p>
<p>Se vi trovas problemon, serĉu ekzistantan raporton de
simila problemo (Bug report) en IssueZilla; se ĝi estas raportita,
voĉdonu por ĝi, aliakaze raportu vian problemon.</p>
<p>Se vi opinias ke OpenOffice.org bezonas specifan
plibonigon, serĉu en IssueZilla por ekzistanta simila peto
"Request for Enhancement". Se iu jam proponis ĝin, voĉdonu por ĝi;
aliakaze proponu ĝin.</p>
<p>Helpu trakti raporton pri problemo, provante refari la
cimon, kaj aldonu komenton al la raporto pri ĉu vi povis reprodukti la
cimon.</p>
<p>Aliĝu al unu el la grupoj de evoluigantoj aŭ testantoj.</p>
<p>Helpu traduki la programon OpenOffice.org al Esperanto aŭ
al alia lingvo.</p>
<p>Verku makroon por fari ian taskon per OpenOffice.org, kaj
donu ĝin al la projekto.</p>
</dd>
<dt><a name="dem14">14. Kie estas aliaj informaĵoj?</a></dt>
<dd><p>Eble helpus al vi la <a href="http://www.openoffice.org/faq.html">respondaro
anglalingva</a>.</p></dd>
</dl>
</div>
<p class="center">Skribu al <a href="mailto:timsk@openoffice.org">La Esperantiga Skipo</a></p>
</body>
</html>