blob: f62e44481fd0f50ea9504cfedce4efcda5bbaaf4 [file] [log] [blame]
<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 4.01 Transitional//EN">
<html>
<head>
<title>Fono de OpenOffice.org</title>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8">
</head>
<body>
<img alt="OpenOffice.org Esperanto" src="ooeologo5.png" height="131" width="418" />
<div>
<h2>Fono de OpenOffice.org</h2>
<p>Ĉi tie troviĝas plua informo pri projekto OpenOffice.org.</p>
<h3>Historio</h3>
<p>OpenOffice.org evoluis el StarOffice, oficeja programaro kiun
ekde la okdekaj jaroj oni verkis en Germanio,
kaj kies rajtojn aĉetis Sun Microsystems en 1999.
Oni publikigis version 5,2 de StarOffice en junio 2000, kaj version 6,0
en majo 2002.
La elstara afero pri la evoluigado de StarOffice estas ke ĝi okazas
plejparte en la kadro de libera projekto OpenOffice.org. Por ebligi
tion, Sun Microsystems malfermigis la fontokodon (escepte de kelkaj
moduloj, kiujn evoluigis aliaj kompanioj, do ili restis ekster la
projekto), kaj establis la projekton OpenOffice.org.
Tamen, tio ne signifas ke Sun lasis la laboron al volontuloj. La
plejparton de la laboro faras programistoj dungitaj de Sun. Sun ankaŭ
prizorgas la kostojn de la projekto OpenOffice.org.</p>
<h3>StarOffice kaj OpenOffice.org</h3>
<p>Do rigardante la fontprogramojn de OpenOffice.org ni vidas ke
ekzistas du produktoj: StarOffice, en kiu la komercaj partoj enestas,
kaj ĝia libera frato OpenOffice.org, en kiu ili estas anstataŭigitaj de
liberaj alternativoj. Tial, en multaj kazoj, OpenOffice meritas
komparon kun StarOffice.</p>
<p>En la anglalingva <a
href="http://www.openoffice.org/FAQs/mostfaqs.html#7">respondaro</a>
la diferencoj inter StarOffice kaj OpenOffice.org estas detale
klarigitaj.</p>
<p>Praktike gravas la jenaj diferencoj: </p>
<ul>
<li>StarOffice ne estas senkosta, sed licenco kostas malpli ol
cent eŭrojn. OpenOffice.org estas senpaga.</li>
<li>StarOffice estas pli "kompleta" (havas pli da litertipoj,
pli bonan literumilon por la angla, franca, germana, kaj hispana
lingvoj, tezaŭron por la samaj lingvoj, Adabas D datumbazon, ŝablonojn
kaj bildetojn, kaj dosierfiltrilojn). Por kontroli literumadon,
OpenOffice.org havas alian funkcion, kaj tezaŭron nur por la angla.</li>
<li>Por StarOffice Sun Microsystems ofertas oficialan teknikan
helpservon (ĉi tiu precipe interesas kompaniojn).
Ĉe OpenOffice.org la uzantoj devas aranĝi tion inter si (rigardu
retpoŝtlistojn alie en ĉi tiuj paĝoj).</li>
<li>Ni ne scias pri ia plano por esperanta versio de
StarOffice.
OpenOffice.org havas versiojn por pli ol 90 lingvoj (2009), kaj literumilojn
por multaj lingvoj.</li>
</ul>
</div>
<p class="center">Skribu al <a href="mailto:timsk@openoffice.org">La Esperantiga Skipo</a></p>
</body>
</html>